Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La prauloj de l' nunaj vivantaj estaĵoj

Kredi ke ĉiuj la ekzistintaj bestoj estis niaj prauloj estas eraro tiel infana, kiel imagi, ke ĉiuj la ekzistintaj homoj estas prauloj el ĉiu el ni, ĉar kvankam ĉiuj devenas, same kiel ĉiuj bestoj kaj kreskaĵoj, de komunaj prauloj, la unuaj ĉeloj naskiĝis de l' unua protoplasmo, kiu, siavice, estas produktaĵo de iuj neorganikaj elementoj.

Se oni konsideras la sekvadon de l' kreskaĵaj kaj bestaj estaĵoj, ni nin trovas kontraŭ generacia arbo kies branĉoj disiĝas tra ĉie. Por trovi, ekzemple, branĉon kiu rilatas preciza besto, estas dece difini lokon, kiun okupas laŭ ĝiaj karakteroj kaj tiuj de l' antaŭaj formoj inter kiuj ĝi povas esti enhavita, t. e., per la paleontologio, la embriologio kaj la kompara anatomio.

Ofte, estas tre malfacile trafi ĝin; ĉar multaj estaĵoj de antaŭaj epokoj malaperis ne lasante restsignojn, kaj, kiel ni jam diris, la individua evolucio (embriologio) estas resumo; tial, tiu klasigo metoda estas malfacila ago, kaj por plenigi precizajn sciencajn lagetojn, estis necese multfoje starigi eblajn supozojn; sed ni devas konstati, ke tiuj precizaj lagetoj kontraŭstaras neniom ĝeneralan leĝon; kontraŭe, de tempo al tempo, elserĉo kiel, ekzemple, tiu de l' antropopiteko (simia homo intertempulo inter la simio kaj la homo) certigas eblan supozon, kaj metas antaŭ niaj okuloj «ĉeneron, kiu mankis» al la ĉeno.