Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Denombrante la bestajn praulojn de l' homo, ni faras samtempe tre bonan ekzercadon por pligrandigi la kontentecon de l' klarigado, kaj komprenigi bone transformiĝantan teorion. Estas dece konstati tamen, ke klarigante praulojn de l' homo, ni nur povas montri pli, ol parton, ne tuton, de l' klarigado de l' vivantaj estaĵoj. Tio, kion ni faros rilate la homo, ni povas fari rilate kiu ajn besto aŭ kreskaĵo, ĉar de preciza besto aŭ kreskaĵo ĉiam ni povos formi rezonan liston de ĝiaj prauloj kaj iri en devenan lokon, kiu estas tiu de ĉiuj bestoj kaj kreskaĵoj.

Tra la longa listo, kiun ni faros, ni ne povas lasi aparte geologion, ĉar la evolucio de l' estaĵoj marŝis samtempe kun tiu de l' tero. La unuaj aperoj de l' vivo sin produktis certe kiam terglobo estis subakvigita, kaj dum multe da tempo ne estis pli, ol akvoloĝantaj bestoj, kaj kiam aperis kontinentoj, precizaj akvoloĝantaj bestoj transformiĝis en terloĝantaj pasante tra la stato de akvoterloĝantoj. Niaj prauloj, do, estis sekve ĉelo, morulo, blastulo, gastrulo, larvoj, senkrania fiŝo, fiŝoj, akvoterloĝantoj, grandaj lacertoj, speco de kanguroj, simioj, kaj homoj. Jen laŭ Haeckel tiu ĉi klasigado:


NEVERTEBRULAJ PRAULOJ DE L' HOMO
  • 1a. Monerao. Organismoj sen organoj.
  • 2a. Amibo. Simplaj ĉeloj. Protoplasmaj eroj kun centraĵo. La amibo samvaloras kiel la ovo de l' bestoj.
  • 3a. Morulo. (Amibaro). Amaso da ĉeloj.
  • 4a. Blasteadeoj. (Blastulo). Kavaj sferoj enhavante fluidaĵon, kies eksteraĵo estas formita de sola tavolo de ĉeloj.