Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
  • 5a. Gastreadeoj. (Gastrulo). Aliformiĝo de l' blastulo je ganta fingro.
  • 6a. Turbelarladeoj. Malsuperaj vermoj kies internaj partoj de l' korpo estas malsimilaj (nerva sistemo tre simpla, kiel tiuj de l' sentoj, de l' eliĝo, de l' reproduktado).
  • 7a. Skolecideoj. Apero de la sango kaj de kavaĵo splagknosa (greka vorto). Tiu ĉi kavaĵo estas kie disvolviĝas internaj organoj.
  • 8a. Kordadeoj. Formado de spina mjelo kaj dorsa ŝnuro.


VERTEBRULAJ PRAULOJ DE L' HOMO
  • 9a. Akraneoj. (La nuna amfioŝus'o donas ideon de l' transiro de la nevertebruloj en vertebrulojn per sia embriologio.) La trunko de la akraneoj estas formita de segmentoj montritaj per la diferenco pli perfekta de la organoj. (Ekzemple: Pli perfekta disvolvo de la spina mjelo kaj dorsa ŝnuro, kaj komenco diferenciga de la seksaj organoj. (bildo 22a) Ĉiuj antaŭaj nevertebruloj estis duseksaj ekscepte tiuj de la tri aŭ kvar unuaj gradoj, kiuj estis senseksaj.)

[Bildo 22a.—Akraneo.]

  • 10a. Monorhinianeoj. (bildo 23a) Malperfektaj kraniuloj, la antaŭaj ekstremoj de la mjelo kaj dorsa ŝnuro transformiĝas je cerbo kaj kranio tre simplaj. Monorhinianeo difinas unu solan nazon. (Nune estas re-