Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

logikajn rezonadojn, ke logikaj spiritoj, rezonante pri tiuj observadoj, alvenas al samaj konkludoj, kaj, tamen restas ĉe la nescieco la plimulto el la homoj.


Natura filozofio

Ni diris ke la Universo ekzistas, ĉar ekzistas. Universo estas amasego da substanco. La Scienco pruvas, ke el tiu ĉi substanco, neniu povas krei nek detrui la plej malgrandan eron, kaj tial la substanco estas nedetruebla, eterna. Eterneca ideo nuligas kreadan ideon ĉar ili estas tute kontraŭaj.

Ni diris ankaŭ: se ni komprenas Universon, kiel nunan Universon, ni povas respondi, ke la nuna Universo ekzistas, ĉar la substanco (t. e., tio kio estas, t. e., la materio kaj la energio) transformiĝas senĉese. Universo je preciza momento estas la stato de la materio kaj energio en tiu momento mem.

Por kompreni bone kialon de l' Nuna Universo estas necese, starigante eternecon de l' substanco, sekvi ĝiajn transformiĝojn ĝis la nuna epoko. T. e. kion ni faris, eligante imagajn frenezaĵojn kaj sin tenante al observado kaj spertado.

Ni montris substancan transformiĝadon, kaj tio pruvis al ni kial ekzistas la nuna Universo je la nuna stato.

Universo estas konjekto, kiun formas la homo al si mem pri l' amasego da substanco, sed la homo ne povas diri: «la substanco estas Dio», ĉar la vorto Dio naskas ideon de Kreinto, de fantazia ĉiopova estaĵo,