Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj se, kiel ni pruvis, la substanco estas eterna, ne povis esti kreita, rezultante neeble alskribi al substanco tiun infanan konjekton de l' ĉiopovulo. Jam pasis la tempo de la infanaj tremegoj de l' unuaj popoloj. Ni ne nin klarigas metafizike fenomenojn, kies kaŭzojn ni deziras koni. Plu, estas necese decidiĝi laŭ unu el du doktrinoj: dualista doktrino kaj monista doktrino.

Dualisto doktrino supozas Universon, t. e., amason da substanco kaj kreinton, t. e., estaĵo ekster la Universo, estaĵo kiu ne estas la Universo kaj kreis ĝin, tion kion malfacile oni supozas, ĉar tuj aperas jenaj demandoj: «kiu kreis kreinton? kie ĝi estis kaj kion ĝi faris dum antaŭaj eternecoj al la kreado de l' Universo?» La konjekto de la dieco estas esence imaga kaj tamen ne nuligas ideon de l' eterneco. Oni alskribas sen fundamento tiun ideon de l' eterneco nure al supozita kreinto. Oni devas aldoni, ke la dualistoj grave eraras submetante sian konduton al supozita volo de tiu malvera estaĵo, aŭ, preferinde, de tiu hipotezo metafizika kaj nelogika, nomita Supera Estaĵo. Ankaŭ oni devas aldoni, ke ili nescias monistan doktrinon.

La monista doktrino sin bazas, ne sur imagaj konjektoj, sed nur sciencaj fundamentoj.

Oni ne supozas ekzistadon de kreinto; oni pruvas al ni ekzistadon de l' substanco. Oni ne supozas eternecon de kreinto; oni pruvas al ni konservadon kaj nedetrueblecon de la substanco tra ĉiuj ĝiaj transformiĝoj.

Oni devas forĵeti ideojn de estonta vivo, senmorteco de l' animo kune kun la ideo de dieco. Tiuj ideoj devenas de la freneza espero, ke, kontraŭe al ĉiuj