Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

faktoj trafitaj de l' scienco, preciza resultanta energio, nur observita en iuj aktivaj organismoj, persistos sub tiu sama formo kiam tiuj organismoj estos ĉesintaj funkcii, kaj ĝis kiam estos disiĝintaj.

Facile estas pruvi, ke la ekzistado de individuo estas precize limigita inter la fruktiĝo kaj la morto. For la ekzistado de l' individuo, ne povas esti ekzistado por li. Tial, dum nia ekzistado ni devas serĉi nian feliĉecon, anstataŭ submetiĝi akceptante vantan supozon de posta ekzistado. Ni devas esperi, ke ĉiuj homoj sin konvinkos fine pri tiuj principoj, ĉar sen ili estas neeble intenci starigi rezonan societon.



[Ornamaĵo mankas]