Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
[Ornamaĵo mankas]
Transformiĝoj de l' Universo

Universo ekzistas ĉar ĝi ekzistas; oni povas certigi, ke ĝi ne ekzistus se ĝi ne ekzistus.

Oni devas sufiĉi al ni fari konstati la fakton; alimaniere ni devas interkonsenti pri la signifo de l' vorto deveno. Parolante ĝuste, la homo neniam vidis komenci ion. Li observas aliformiĝojn de l' substanco, t. e., la aliformiĝojn de l' materio kaj de l' energio, sed neniam vidis eliri io el la neniaĵo. Estaĵo, kiu komenciĝas, daŭrigas siajn antaŭulojn.

Laŭ tio, ni devas supozi, ke la materio kaj la energio ĉiam ekzistis, ekzistas, kaj ekzistos, kaj kvankam ĉiam sin aliformigante, ne ĉesante, ili ĉiam ekzistas sen pliigo nek malpliigo.

Se ni akceptus, ke kreinto kreis ilin, kiu kreis kreinton? Ni ne povas diri, ke tio estas metafiziko, ĉar la metafiziko ne ekzistas. La metafiziko, laŭ la etimologio, signifas «tion, kio estas ekster la fiziko», t. e., ekster la realeco; la nerealeco ne ekzistas. La metafiziko, do, laŭ sia propra difino, ne ekzistas. Tamen, estas la nekonito, t. e., aĵoj, kiujn ni ne povas kom-