Paĝo:P.-J. - La deveno de l’Homo, 1914, Du Homaranoj.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

preni, ĉar ni ne posedas necesajn elementojn per kiuj ni povos formi opinion. Ĉe ĉi tiu okazo, estas prudente ne havi opinion, aŭ almenaŭ, havi provizoran opinion. Tamen, pri tio kio rilatas provizora opinio, decas eligi hipotezojn esence imagajn kiam ili estas kontraŭaj al sciencaj fundamentoj.

La konito kaj nekonito ekzistas. La sciuloj klopodas ĉiame malkaŝi nekoniton, ne por utiligi ĝin, kiel pretekston por distriĝi, sed por atingi ĝian gravecan malpligrandigon. La nekonito estas la nescieco; la konito estas la scienco. Ne ekzistas pli, ol unu rimedo sola malpligrandigi nesciecon aŭ nekoniton, kiu estas pligrandigi sciencon, t. e., la pozitivajn konojn.

[Bildo 1a.—Nebulozo.]