Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

demandis ŝin kien ŝi iras. La malfeliĉa infanino ne scianta la danĝeron paroli kun Lupo, diris al li: „Mi iras viziti mian avinon kaj porti al ŝi platan kukon kaj poteton da butero, kiujn mia patrino al ŝi sendas.

- Ĉu ŝi loĝas tre malproksime? demandis la Lupo.

- Ho, jes, respondis Ruĝa-Ĉapeto, ŝi loĝas trans la muelejo kiun vi vidas tie, tie en la unua domo de l’vilaĝo.

- Bone, diris la Lupo, mi ankaŭ volas iri viziti ŝin, mi iros per tiu ĉi vojo, kaj vi tra tiu alia, kaj ni vidos kiu el ni alvenos plej frue.“

La Lupo rapide ekkuris tra la malpli longa vojo kaj la knabineto tra la pli longa, sin amuzante per kolektado de aveloj, kurado post papilioj, aŭ farado de bukedoj per floretoj, kiujn ŝi trovis.

La Lupo baldaŭ alvenis en la domon de la avino: li frapis: Tok, tok.

- Kiu estas tie?

- Estas via nepino, la Ruĝa-Ĉapeto, diris la Lupo, falsante ĝian voĉon, kiu alportas al vi platan kukon kaj poteton da butero, kiujn mia patrino al vi sendas.“ La bona avino estis en sia lito, ĉar ŝi estis malsaneta, ŝi kriis: „Detiru la bobeneton de la ligna najleto, kaj la pordo malfermiĝos.“

La Lupo detiris la bobeneton kaj la pordo