Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

l’Siringoj prezidis al ĉio, ŝi estis volinta tiel, pro la konsekvencoj.

Alvenis reĝoj el ĉiuj landoj, unuj portataj en seĝoj, aliaj en veturiletoj, la plej malproksimaj rajdantaj sur elefantoj, sur tigroj, sur agloj; sed la plej belega kaj la plej potenca estis la patro de la princino, kiu feliĉe estis forgesinta sian nenaturan amon; li edziĝis kun reĝino vidvino tre bela de kiu li havis nenian infanon.

La princino kuris antaŭ lin, tuj li rekonis ŝinkaj ŝin kisis kun granda amo antaŭ ol ŝi havis la tempon meti genuon teren. La gereĝoj prezentis al li sian filon, kiun li superŝutis per amikaĵoj.

La edzigofesto estis farita kun neimagebla lukso. La junaj geedzoj, malmulte sentemaj por tiuj luksaĵoj, vidis kaj rigardis nur sin reciproke.

La reĝo, patro de l'princo, kronis sian filon la saman tagon. kaj kisante la manojn al li, lokis lin sur sian tronon, malgraŭ la kontraŭbatalo de tiu respektema filo; sed li devis obei.

La festoj de tiu glora edziĝo daŭris proksimume tri monatojn; sed la amo de tiuj geedzoj daŭrus ankoraŭ, tiam ili sin amis, se ili ne estus mortintaj cent jarojn poste.


FINO