Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉesu. Mi povus premi la ruĝajn murojn al mia brusto kiel mantelon de eterna paco. "Morto", mi diris, "iu morto krom la puto".

Simplanimulo! Ĉu mi ne povus koni ke en la puton estis la intenco de la brulanta fero urĝi min? Ĉu mi povus kontraŭstari ĝian brilon? Kaj eĉ se jes, ĉu mi povus kontraŭbatali la premadon?

Kaj nun plata kaj pli plata fariĝis la lozanĝo kun rapideco kiu lasis al mi nenian tempon por pensado. Ĝia centro, kaj kompreneble, ĝia plej granda larĝeco estis ĝuste super la oscedanta profundegaĵo. Mi penis foriĝi—sed la fermiĝantaj muroj premis min senĉese antaŭen. Fine por mia bruligata kaj turmentata korpo ne estis plue unu colo por stari sur la firma planko de la ĉambro. Mi ne baraktis plu, sed la agonio de mia spirito soniĝis per unu laŭta longa kaj lasta kriego de malespero. Mi sentis ke mi ŝanceliĝis sur la ĝusta rando. Mi forturnis miajn okulojn.

Estis malakorda zumo de homaj voĉoj! Estis laŭta blovego kvazaŭ el multaj trumpetoj! Estis raŭka raspado kvazaŭ de mil tondroj! La fajraj muroj malantaŭen ruliĝis! Etendata mano kaptis min kiam mi falis svenanta en la puton. Estis la mano de generalo Lasalle. La franca militistaro estis enirinta Toledon. La Inkvizicio estis kaptita de ĝiaj malamikoj.