Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malreala! Eĉ dum mi spiris venis en miajn naztruojn la odoro de hejtata fero! Sufokanta odoro plenigis la malliberejon! Pli profunda brilo aperis ĉiumomente en la okuloj kiuj rigardegis miajn agoniojn! Ilia riĉa koloro de ruĝeco disvastiĝis tra la pentritajn sangajn teruraĵojn. Mi spiregis! Mi sufokiĝis! Ne estis ia dubo pri la intenco de miaj turmentantoj—ho! plej kruelaj!—ho! plej diablaj homoj! Mi forkuris de la brileganta metalo al la centro de la ĉambro. Inter la pensoj pri la fajra detruiĝo kiu minacis min, la ideo de la malvarmeco de la puto venis en mian animon kiel balzamo. Mi rapidis al ĝia rando. Mi ĵetis mian rigardon malsupren. La brilo de la brulanta plafono lumigis ĝiajn plej profundajn angulojn. Sed dum momento mia spirito rifuzis kompreni la signifon de tio kion mi vidis. Fine ĝi devigis sin—ĝi batalis vojon en mian spiriton. Ho! donu voĉon por paroli! Ho teruro! Ho, ian teruron krom tiu! Kun kriego mi kuris for de la rando, kaj kovrante mian vizaĝon per miaj manoj mi ploris korege.

La hejto rapide pligrandiĝis, kaj ree mi ĉirkaŭrigardis tremante kvazaŭ pro atako de febro. Okazis dua ŝanĝiĝo en la ĉambro, kaj nun la ŝanĝiĝo estis en la formo. Kiel antaŭe, estis senutile ke mi unue penu sciiĝi aŭ kompreni tion kio okazis. Sed ne longe mi estis permesata dubi. La inkvizitora venĝo estis plirapidigita pro mia dufoja saviĝo, kaj la Reĝo de Teruroj ne prokrastis plue. La ĉambro estis kvadrata. Nun mi vidis ke du el ĝiaj anguloj estis akraj kaj du, sekve malakraj. La terura ŝanĝiĝo rapide pligrandiĝis kun mallaŭte sonanta aŭ ĝemanta bruo. Post momento la ĉambro ŝanĝis sian formon en tiun de lozanĝo. Sed la ŝanĝiĝo ne ĉesis tie—mi ne esperis, ne deziris ke ĝi