Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rimeno kaj el la atingebleco de la pendolo. Por momento almenaŭ, mi estis libera.

Libera!—sed en la manoj de la Inkvizicio! Mi estis apenaŭ forlasinta mian lignan liton de teruro, kiam la movado de la infera maŝino haltiĝis, kaj mi vidis ĝin tiriĝantan de ia nevidebla forto tra la plafonon. Tiu estis leciono kiun mi prenis en mian koron. Miaj ĉiuj movoj estis sendube observataj. Libera! Mi estis nur evitinta morton en unu formo de agonio por esti liverata al morto en ia alia kaj pli terura formo. Kun tiu penso, mi rigardis nerveme ĉirkaŭe la ferajn murojn kiuj enfermis min. Io malkutima, ia ŝanĝo, kiun unue mi ne povis ĝuste kompreni, estis videble okazinta en la ĉambro. Dum multaj momentoj de revanta kaj tremanta abstrakteco mi min okupis pri senutilaj divenoj. Dum tiu tempo mi sciiĝis unuatempe la devenon de la sulfureca lumo kiu heligis la subterejon. Ĝi eliris el fendeto ĉirkaŭ duoncolon larĝa, etendiĝanta tute ĉirkaŭ la malliberejo, je la malsupro de la muroj kiuj tial ŝajnis esti tute disigitaj de la planko. Mi penis, sed kredeble senrezultate, vidi tra la fendeton.

Kiam mi leviĝis, la mistero de la ŝanĝo en la ĉambro tuj fariĝis komprenebla. Mi jam skribis ke, kvankam la konturoj de la figuraĵoj sur la muroj estis sufiĉe netaj, la koloroj ŝajnis intermiksitaj kaj nedifinitaj. Tiuj koloroj estis nun surmetitaj kaj ĉiumomente surmetadis tremigantan kaj grandegan brilecon kiu donis al la fantomoj kaj diablaj portretoj vidiĝon kiu povus timigi nervojn pli maltimajn ol la miaj. Diablaj okuloj de sovaĝa kaj palega viveco rigardegis min de mil flankoj kie antaŭe neniu estis videblaj, kaj brilis kun la flama brileco de fajro kiu, mi povis apenaŭ kredi, estis malreala.