Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉie kie mi povis atingi ĝin; tiam levante mian manon de la planko, mi kuŝis senmove.

Unue la bestetoj estis surprizitaj kaj timigitaj pro la ŝango—la ĉeso de movado. Ili forkuris pro maltrankviliĝo; multaj reiris en la puton. Sed tio daŭris nur momenton. Mi ne kalkulis erare ilian englutemecon. Rimarkante ke mi kuŝis senmove, unu aŭ du el la plej maltimaj saltis sur la trabaĵon kaj flaris la rimenon. Tio ŝajnis esti signalo por komuna kurego. El la puto ili ĵetis sin en grandegaj aroj. Ili pendis sur la lignaĵo—ili kuris supre ĝin kaj saltis centope sur mian korpon. La regula svingiĝo de la pendolo ne maltrankviligis ilin iele. Evitante ĝiajn svingojn, ili okupis sin pri la ŝmirita rimeno. Ili premis—ili surrampis min en ĉiam pligrandiĝantaj aroj. Ili kuris sur mia gorĝo; iliaj malvarmaj lipoj tuŝis la miajn; mi estis duonsufokata pro ilia premado—naŭzo por kiu la mondo ne havas konvenan nomon plenigis mian bruston, kaj malvarmigis mian koron. Ankoraŭ unu momento, kaj mi sentiĝis ke la penado estus pasinta: sen ia dubo mi sentis la malligiĝon de la rimeno. Mi sciis ke en pli ol unu loko ĝi estis jam disigita. Kun pli ol homa decideco mi kuŝis senmove.

Kaj mi ne eraris en mia kalkulado—mi ne suferis vane. Fine mi sentis ke mi estis libera. La rimeno pendis rubande ĉirkaŭ mia korpo. Sed la bato de la pendolo jam premis mian bruston. Ĝi estis jam tranĉinta mian robon; ĝi estis jam tranĉinta la malsupran tolon. Dufoje ree ĝi svingiĝis, kaj akra sento de doloro trakuris ĉiun nervon. Sed la momento de saviĝo estis veninta. Kun svingo de la mano mi forĵetis miajn savintojn. Kun neŝancelebla movado—singardema, laŭflanka, malrapida, mi glitis el la ĉirkaŭpremo de la