Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu alligis min estis senegala. Mi estis ligita per nenia aparta ŝnuro. La unua bato de la razilo trans iun parton de la rimeno tranĉus ĝin tiamaniere ke ĝi povus esti malvindita de mia korpo per mia maldekstra mano. Sed kiel terurinda estus tiam la proksimeco de la ŝtalaĵo! La rezultato de la plej malgranda barakto, kiel mortiga! Plie, ĉu la turmentantoj ne estus antaŭvidintaj tiun eblecon kaj neebligintaj ĝin? Ĉu estis kredinde ke la rimeno transiris mian bruston en la vojo de la pendolo? Timante trovi mian malfortan kaj verŝajne lastan esperon forigita, mi levis mian kapon por ke mi vidu klare mian bruston. La rimeno envolvis miajn membrojn kaj korpon ĉiudirekte, krom en la vojo de la detruanta pendolo.

Apenaŭ mia kapo falis en ĝian antaŭan lokon kiam trakuris mian cerbon tio kion mi ne povas pli bone priskribi ol kiel la neformita duono de tiu ideo de liberiĝo al kiu mi jam aludis, kaj de kiu nur duono venis en mian kapon kiam mi levis la manĝaĵon al miaj brulantaj lipoj. La tuta penso nun ĉeestis—malforta, apenaŭ racia, apenaŭ difinita—sed tamen tuta. Mi komencis tuj, kun la nerva energio de malespero, atenti ĝian faradon.

Dum multaj horoj la malalta trabaĵo sur kiu mi kuŝis, estis efektive kovrata de ratoj. Ili estis sovaĝaj, maltimaj englutemaj—iliaj ruĝaj okuloj brilegis sur mi kvazaŭ ili nur atendis senmovecon antaŭ ol fari el mi ilian manĝadon. "Al kiu manĝaĵo", mi pensis, "ili estis kutimintaj en la puto?"

Ili estis manĝintaj spite ĉiuj miaj penoj malhelpi ilin, la tutan restaĵon de la enhavo de la plado, krom malgranda porcio. Kun la pecoj de la olea kaj spicita viando kiuj ankoraŭ restadis mi ŝmiris la bandaĝon