Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun la frotado de tuko produktas ĉe la vejnoj. Mi pripensis tiun sensencaĵon ĝis miaj dentoj agaciĝis.

Malsupren, ĉiam malsupren ĝi venis. Ĝi svingiĝis dekstren, kun kriego de kondamnita spirito, al mia koro kun la kaŝa paŝo de tigro. Mi alterne ridegis kaj kriegis laŭ superrego de unu aŭ la alia ideo.

Malsupren—certe, senhalte, malsupren. Ĝi svingis ne pli ol tri coloj for de mia brusto. Mi baraktis perforte—freneze—por liberigi mian maldekstran brakon. Ĝi estis malligita nur de la kubuto ĝis la mano. Mi povis etendi mian manon de la plado apud mi al mia buŝo kun granda peno, sed ne pluen. Se mi povis malligi la ligilojn supre de la kubuto mi estus kaptinta kaj penus haltigi la pendolon. Tiel bone mi povus peni haltigi lavangon.

Malsupren—ankoraŭ senhalte—ankoraŭ neeviteble—malsupren. Mi spiregis kaj baraktis je ĉiu svingo. Mi kuntirigis min konvulsie je ĉiu ĝia vibro. Miaj okuloj sekvis ĝin, supren kaj malsupren, kun la avideco de la plej senintenca malespero; ili fermiĝis spasme je la malsupreniĝo, kvankam morto estus liberiĝo—ho kiel neesprimebla.

Ankoraŭ mia ĉiu nervo tremis kiam mi pensis pri la malgranda malsupreniĝo bezonata por meti la tranĉilon en mian bruston. Estis espero kiu devigis la nervon vibri—la korpon tremi. Estis espero—la espero kiu triumfas je la fino—kiu murmuras al la kondamnituloj eĉ en la malliberejoj de la Inkvizicio.

Mi vidis ke post dek aŭ dekdu svingoj la ŝtalaĵo tuŝus mian robon, kaj kun tiu ĉi penso venis subite super mian animon la trankvileco de malespero. La unuan tempon dum multaj horoj—aŭ eble tagoj—mi pensis. Nun ekvidis mi ke la bandaĝo aŭ rimeno