Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis mallonga, ĉar rekonsciiĝinte, estis nenia videbla malsupreniĝo de la pendolo. Sed ĝi eble estis longa,—ĉar mi sciis ke estis diabloj kiuj notus mian svenon, kaj kiuj povus haltigi la pendolon laŭ ilia plezuro. Rekonsciiĝinte ankaŭ, mi sentis min tre—ho, nedireble—malsana kaj malforta kvazaŭ pro longa konsumiteco. Eĉ inter la agonioj de tiu tempo, la homa naturo deziris manĝaĵon. Kun doloraj penoj mi eletendis mian maldekstran brakon tiel malproksime kiel miaj ligiloj permesis, kaj kaptis la malgrandan porcion lasitan de la ratoj. Kiam mi metis parton de ĝi al miaj lipoj, venis al mi duon-formita penso de ĝojo, de espero. Sed kian kaŭzon havis mi por esperi? Ĝi estis, mi diras, duon-formita penso,—la homo havas multajn similajn kiuj estas neniam plen-formataj. Mi sentis ke ĝi estis de ĝojo,—de espero; sed mi sentis ankaŭ ke ĝi pereis dum ĝia formiĝo. Vane mi penis perfektigi—retrovi ĝin. Longa suferado estis preskaŭ foriginta ĉiujn miajn kutimajn povojn de pensado. Mi estis malspritulo, idiotulo.

La vibrado de la pendolo estis rektangule al mia longeco. Mi vidis ke oni intencis ke ĝi transiru la regionon de mia koro. Ĝi tranĉetus la eksteraĵon de mia robo; ĝi revenus kaj ripetus ĝian faron ree kaj ree. Spite ĝia grandega svingo (ĉirkaŭ tridek futojn aŭ pli) kaj la siblanta fortegeco de ĝia malsupreniĝo, sufiĉa eĉ por disfaligi tiujn ĉi ferajn murojn, la tranĉado de mia robo estus ĉio kion ĝi farus dum kelkaj minutoj. Kaj je tiu ĉi penso mi paŭzis. Mi ne kuraĝis preteriri tiun penson. Mi pripensadis ĝin kvazaŭ tiamaniere mi povus haltigi tie la malsupreniradon de la ŝtalaĵo. Mi pensis pri la sono de la pendolo dum ĝi pasadus tra la vesto—pri la stranga vibriganta sentiĝo