Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiĝanta de la tranĉilo ĝi larĝa kaj fortika strukturo supre. Ĝi estis alligita al peza vergo el flava-kupro, kaj la tuto siblis dum ĝia svingiĝado tra la ero.

Mi ne povis plu dubi la sorton pretigitan por mi de monaĥoj lertaj en la turmentarto. Mia saviĝo de la puto estis sciigita al la inkvizitoraj agentoj—la puto kies teruroj estis elpensitaj por sentimuloj kiel mi—la puto, simbolo de la Infero, kaj rigardata de popoldiroj kiel la "Ultima Thule" de ĉiuj iliaj punoj. La falon en tiun puton mi estis evitinta pro nura hazardo, kaj mi sciis bone ke surprizo estis grava parto de ĉiuj groteskaĵoj de tiuj subterejaj mortigoj. Evitante la falon, ne estis ia parto de la diabla plano ĵeti min en la profundegaĵon; kaj tial malsama kaj malpli terura detruiĝo atendis min. Malpli terura! Mi preskaŭ ridis en mia agonio, kiam mi pensis pri tiu uzo de tia esprimo.

Kion signifus skribi pri la longaj longaj horoj de teruro pli ol homa, dum mi kalkulis la siblantajn svingojn de la ŝtalaĵo? Colo post colo, linio post linio, kun malsupreniĝo videbla nur post intertempoj kiuj ŝajnis esti jaroj,—malsupren kaj ankoraŭ malsupren ĝi venis! Tagoj pasis—estas eble ke multaj tagoj pasis—ĝis ĝi svingiĝis tiel proksime super mi ke ĝi ventumis min per ĝia acida elspiraĵo. La odoro de la akra ŝtalo penetris en miajn naztruojn. Mi preĝis—mi enuigis Ĉielon pro miaj preĝoj—ke ĝi malsupreniru pli rapide. Mi fariĝis paroksisme freneza kaj baraktis levi min supren kontraŭ la svingiĝoj de la terurinda tranĉilo. Kaj tiam mi subite trankviliĝis kaj kuŝadis ridetante je la brilanta mortigilo, kvazaŭ infano je nekutima ludilo.

Estis alia intertempo de tuta senkonscieco; ĝi