Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel ĝi estas kutime prezentata, krom tio, ke anstataŭ falĉilo ĝi tenis tion kion je la unua rigardo, mi supozis esti la pentrita figuro de grandega pendolo, simila al tiuj, kiujn oni vidas en antikvaj horloĝoj. Estis io, tamen, en la vidiĝo de tiu maŝino, kiu kaŭzis min rigardi ĝin pli atente. Dum mi rigardis rekte supren al ĝi (ĉar ĝia loko estis ĝuste super mi), mi imagis, mi vidis ĝin moviĝantan. Post momento la fakto estis konfirmata. Ĝia svingo estis mallonga kaj kompreneble malrapida. Mi rigardadis ĝin dum kelkaj momentoj kun iom da timo, sed pli da miro. Fine, enuita de la vidado de ĝia movado mi turnis miajn okulojn flanken al aliaj objektoj en la ĉambro.

Mallaŭta bruo aŭdiĝis kaj rigardante la plankon mi vidis kelkajn grandegajn ratojn transirantajn ĝin. Ili estis elirintaj el la puto kiun mi povis ĵus vidi je mia dekstro. Eĉ dum mi rigardis, ili eliris arope kaj rapide, kun englutemaj okuloj, logitaj de la odoro de la viando. Multaj klopodoj estis bezonataj por gardi la pladon.

Pasis eble duonhoro, eble eĉ unu horo (ĉar mi povis nur neprecize kalkuli la tempon) antaŭ ol mi denove rigardis supren. Tio, kion mi vidis, mirigis kaj konfuzegis min. La svingo de la pendolo estis pligrandiĝinta je preskaŭ unu metro. Kiel komprenebla sekvo, ĝia rapideco estis ankaŭ multe pli granda. Sed tio, kio precipe maltrankviligis min, estis la ideo ke ĝi estis videble malsupreniĝinta. Mi nun vidis—kun tia teruro, ne estas necese diri—ke ĝia malsupra parto estis formita el duonrondo de brilanta ŝtalo, ĉirkaŭ unu futon longa de korno al korno, kun la kornoj supre kaj malsupra rando evidente akra, kiel razilo. Simila al razilo ankaŭ, ĝi ŝajnis fortika kaj peza, plidi-