Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

daj niĉoj. La ĝenerala formo de la malliberejo estis kvadrata. Tio kion mi estis pensinta masonaĵo ŝajnis nun fero aŭ alia metalo, en grandaj plataĵoj kies kuniĝoj kaŭzis la niĉojn. La tuta supraĵo de tiu metala ĉambro estis malklare kolorigita per ĉiuj malbelegaj signoj ekzistigitaj de la superstiĉo de la monaĥoj. La figuraĵoj de diabloj kun timigantaj vizaĝoj kaj skeletaj korpoj, kaj aliaj vere pli terurindaj skizoj kovris kaj malbeligis la murojn. Mi vidis ke la konturoj de tiuj malbelegaĵoj estis sufiĉe netaj, sed la koloroj ŝajnis velkiĝintaj kaj malklaraj kvazaŭ pro malseka atmosfero. Mi nun ekvidis la plankon, kiu estis el ŝtono. En la centro estis la ronda puto kies buŝon mi estis evitinta, sed ĝi estis la sola en la ĉambro.

Tion-ĉi mi vidis neklare kaj kun granda penado ĉar mia propra stato estis multe ŝanĝinta dum la dormado. Mi nun kuŝis plenetendate, kun mia dorso sur speco de malalta trabaĵo el ligno. Al tiu mi estis alligita per longa rimeno. Ĝi pasis kun multa kunvolvado ĉirkaŭ miaj membroj kaj korpo, lasante al mia kapo kaj mia maldekstra mano nur liberecon tiagrade ke mi povis post multaj klopodoj provizi min kun manĝaĵoj el fajenca plado kiu sidis sur la planko je mia flanko. Mi vidis kun teruro ke la kruĉo estas forigita. Mi diras "kun teruro", ĉar mi estis konsumata de netolerebla soifo. Pligrandigi tiun soifon ŝajnis esti la intenco de miaj persekutantoj, ĉar la manĝaĵo en la plado estis viando pike spicita.

Rigardante supren mi vidis la plafonon de mia malliberejo. Ĝi estis ĉirkaŭ tridek aŭ kvardek piedojn super mi, kaj konstruita simile al la flankaj muroj. En unu el ĝiaj enkadraĵoj tre kurioza figuraĵo altiris mian rigardon. Ĝi estis la pentrita figuraĵo de Tempo, tiel