Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel antaŭe. Bruliganta soifo konsumis min, kaj mi tuj malplenigis la kruĉon. Verŝajne ĝi estis drogita, ĉar apenaŭ mi trinkis ĝin kiam mi fariĝis treege dormema. Profunda dormado kaptis min,—dormego simila al morto. Kiom longe ĝi daŭris mi ne scias; sed kiam mi denove malfermis miajn okulojn, la ĉirkaŭaĵoj estis al mi videblaj. Pro stranga sulfureca helo, pri kies deveno mi ne povis unue sciiĝi, mi vidis la grandecon kaj vidiĝon de la malliberejo.

Pri ĝia grandeco mi estis profunde trompiĝinta. La tuta rondo de ĝiaj muroj ne superis dudek kvin metrojn. Kelkajn momentojn, tiu fakto kaŭzis al mi multan senutilan maltrankvilecon.—Senutilan vere—ĉar kio povus esti malpli grava por mi, en la teruraj cirkonstancoj kiuj ĉirkaŭis min, ol la grandeco de mia kelo? Sed mia animo forte interesiĝis pri bagateloj, kaj mi okupis min penante trovi la erarojn kiujn mi faris en mia mezurado. Fine la vero frapis min. En mia unua esplorado mi kalkulis kvindek paŝojn ĝis la momento kiam mi falis; mi devis tiam estinta ne pli malproksime ol unu aŭ du paŝojn de la ĉifonaĵo, tio estas, mi estis preskaŭ farinta la ĉirkaŭiradon de la subterejo. Tiam mi dormis, kaj vekiĝinta mi ekiris laŭ mia antaŭ irado, kaj tio pensigis min ke la grandeco estis duoble ĝia vera. La konfuzeco de mia spirito malhelpis ke mi observu ke mi komencis mian paŝadon havanta la muron maldekstre, kaj finiĝis havanta ĝin je mia dekstra.

Mi estis trompiĝinta ankaŭ pri la formo de la ĉambro. Palpante mian vojon, mi trovis multajn angulojn, kaj tiuj donis al mi la ideon de malreguleco, tiel forta estas la efekto de tuta mallumeco sur persono vekiĝanta el dormo... La anguloj estis nur malmultaj malgran-