Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Multajn sekundojn mi aŭdadis ĝian sonadon, dum ĝi frapis la flankojn de la puto; fine estis konfuza sono de subakviĝo, sekvata de laŭtaj eĥoj. Sammomente aŭdiĝis sono simila al rapida malfermo kaj tiel rapida fermo de pordo super mi, kaj malhela radio de lumo brilis subite tra la mallumeco kaj tiel subite malaperis.

Mi vidis klare la sorton preparitan por mi, kaj gratulis min pro la ĝustatempa okazo per kiu mi saviĝis. Alian paŝon antaŭ mia falo, kaj la mondo ne estus vidanta min plu. Kaj la morto ĵus evitita estis de tiu ĝusta speco kiu ŝajnis al mi fabla kaj malserioza en la rakontoj pri la Inkvizicio. Al tiuj kiuj suferis pro ĝia tiraneco estis la elekto inter morto kun ĝiaj plej teruraj korpaj agonioj, kaj morto kun ĝiaj plej timegindaj spiritaj teruroj. Mi estis rizervata por la lasta. Pro longa suferado miaj nervoj estis malfortigitaj ĝis mi tremis je la sono de mia propra voĉo, kaj mi estis konvena objekto por la speco de turmentego kiu atendis min.

Skuiĝante en ĉiu membro, mi serĉis la vojon al la muro—decidinte perei tie pli ol riski la terurojn de la putoj, pri kiuj mi imagis ke estis multaj en diversaj lokoj en la subterejo. En aliaj cirkonstancoj mi eble estus havinta sufiĉan kuraĝon por tuj finigi mian malfeliĉecon per salto en unu el tiuj profundegaĵoj, sed nuntempe mi estis la plej timema el timuloj. Ne estis eble por mi forgesi tion kion mi legis pri tiuj putoj—ke la tuja mortigo ne estis la parto de ilia plej timeginda intenco.

Maltrankvileco de spirito devigis min resti veka multajn longajn horojn, sed fine mi denove ekdormis. Revekiĝinte mi trovis ĉe mia flanko panon kaj akvon