Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iradon, mi estis kalkulinta kvardek ok paŝojn kiam mi alvenis al la ĉifonaĵo. Estis tute, tial, cent paŝoj kaj allasante ke du paŝoj egalas unu metron, mi supozis ke la ĉambro estis kvindek metrojn ĉirkaŭe. Tamen mi renkontis multajn angulojn en la muro kaj tial mi ne povis diveni la ĝustan formon de la ĉambro.

Mi havis malmultan kaŭzon por tiuj serĉoj, sed malpreciza scivoleco devigis min daŭrigi ilin. Forlasante la muron, mi decidis transiri la plankon de la subterejo. Unue mi iris kun grandega singardemeco, ĉar la planko, kvankam ĝi ŝajnis el fortikaĵoj, estis perfido pro ŝimo. Fine tamen mi kuraĝiĝis, kaj ne ŝanceliĝis paŝi sentime, penanta marŝi kiel eble plej senflankiĝante. Mi estis antaŭenirinta ĉirkaŭ dek aŭ dekdu paŝojn kiam la disŝirita bordero de mia mantelo envolvis miajn krurojn kaj faligis min.

Pro la konfuzeco kaŭzita de mia falo mi ne tuj komprenis tre maltrankviligantan cirkonstancon, kiu tamen post kelkaj sekundoj, dum mi ankoraŭ kuŝadis, altiris mian atenton. Estis tio ĉi; mia mentono kuŝis sur la planko de la ĉambro sed miaj lipoj kaj la supra parto de mia kapo, kvankam ŝajnantaj pli malsupre ol mia mentono, tuŝis nenion. Samtempe mia frunto estis banata de malseka vaporo, kaj stranga flarado de kadukantaĵoj eniris miajn naztruojn. Mi elmetis mian manon, kaj tremegis trovi ke mi estis falinta je la ĝusta rando de ronda puto, pri kies grandeco kompreneble mi ne havis tiumomente ian rimedon por sciiĝi. Palpante la ŝtonaĵojn iom malsupre de la rando mi sukcese eltiris malgrandan fragmenton kaj permesis ĝin fali en la profundegaĵon.