Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

teron de miaj juĝantoj por dubi. La speco kaj la horo sole okupis aŭ distris min.

Miaj foretendataj manoj fine tuŝis ian fortikan haltigilon. Estis muro verŝajne el ŝtono,—tre ebena, ŝima kaj malvarma. Mi sekvis ĝin, paŝante ankoraŭ kun singardemeco. Tio tamen ne donis al mi ian rimedon por trovi la grandecon de la malliberejo; ĉar mi povas ĉirkaŭiri kaj reveni al la loko kie mi komencis ne rekonante ĝin,—tiel unuformaj ŝajnis la muroj. Mi tial serĉis la tranĉilon kiu estis en mia poŝo kiam oni kondukis min en la inkvizitoran ĉambron; sed ĝi estis malaperinta; miajn vestojn oni estis anstataŭigitaj per kovrilo el maldelikata tuko. Mi estis intencinta meti mian tranĉilon en ian fendeton inter la ŝtonoj por rekoni la lokon de mia ekiro. La malfacilaĵo estis nur malgrava, kvankam en mia malordigita fantazio ĝi ŝajnis unue nevenkebla. Mi disŝiris parton de la bordero de mia vesto kaj eletendis la ĉifonaĵon sur la planko. Dum mia irado ĉirkaŭ mia malliberejo mi ne povus maltrafi tiun fragmenton kiam mi finis mian ĉirkaŭiradon. Tion almenaŭ, mi pensis; sed mi forgesis la grandecon de la malliberejo kaj mian propran malfortecon. La planko estis malseka kaj glata. Mi ŝanceliĝis antaŭen dum kelka tempo; tiam mi falis. Mia troa laceco decidigis min kuŝadi; kaj baldaŭ dormo kaptis min.

Vekiĝante kaj etendante brakon, mi trovis apud mi panon kaj kruĉon da akvo. Mi estis tro laca por miri tion; sed manĝis kaj trinkis kun avideco. Post nelonge mi daŭrigis mian vojaĝon ĉirkaŭ la malliberejon, kaj post multe da laboro alvenis fine al la ĉifonaĵo de mia mantelo. Ĝis la tempo kiam mi falis, mi kalkulis kvindek du paŝojn, kaj rekomencinta mian