Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malkonforma al vera ekzisteco; sed kie kaj en kia stato mi estis? La kondamnituloj mi sciis, mortiĝis kutime je la "auto-da-fé", kaj unu el tiuj okazis la ĝustan nokton de mia juĝado. Ĉu mi estis ree metita en mian subteran malliberejon, por atendi la venontan buĉadon kiu ne okazus ĝis post multaj monatoj? Tio, mi tuj vidis, ne povus esti. Suferuloj estis nepre postulitaj. Terurinda ideo nun subite kuregigis la sangon torente tra miaj vejnoj, kaj dum mallonga tempo mi denove svenis.

Resaniĝinte, mi ree ekstariĝis, tremanta konvulsie en ĉiu fibro. Mi etendis miajn brakojn sovaĝe supre kaj ĉirkaŭ mi je ĉiuj flankoj. Mi palpis nenion; sed mi timis movi unu paŝon, pro la timo ke mi estus haltigata de la muroj de tombo. Ŝvito fluis el ĉiu trueto, kaj staris kiel grandaj malvarmaj gutoj sur mia frunto. La agonio de necerteco fariĝis fine netolerebla kaj mi singardeme iris antaŭen, kun miaj brakoj etendataj kaj miaj okuloj streĉataj el iliaj ingoj, esperante trovi ian malfortan radion de lumo. Mi antaŭeniris multajn paŝojn, sed ankoraŭ ĉio estis mallumeco kaj malpleneco. Mi spiris pli libere. Ŝajnis evidente ke oni ne intencis ke mia estus la plej terurinda el mortoj.

Kaj nun, dum mi ankoraŭ daŭrigis mian singardeman antaŭeniradon, venis en mian memoron mil malprecizaj popoldiroj pri la teruraĵoj de Toledo. Pri la subteraj malliberejoj oni rakontis multajn strangajn aferojn—fabloj mi ĉiam nomis ilin—sed tamen strangaĵoj, kaj tro teruraj por ripeti krom murmure. Ĉu oni lasis min perei pro malsateco en tiu ĉi subtera mondo de malheleco; aŭ kia sorto, eble eĉ pli terurinda, atendis min? Ke la fino estus morto, kaj morto kun pli ol ordinara doloro, mi konis, tro bone la karak-