Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tre subite revenis al mia animo movado kaj sonado—la tumulta movado de mia koro kaj en miaj oreloj la sonado de ĝia batado. Tiam paūzo, en kiu ĉio estis konfuzata. Tiam denove sonado kaj movado kaj palpado,—vibretanta sento trakuris mian korpon. Tiam konscieco de ekzistado. sen pensado—stato kiu daŭris longtempe. Tiam, tre subite, pensado, kaj teruro. kaj fervoraj klopodoj por kompreni mian veran staton. Tiam forta deziro refali en nekonsciecon. Tiam rapidega reviviĝo de la animo kaj sukcesa atento movi. Kaj nun, plena rememoriĝo de la juĝado, de la juĝantoj, de la nigraj drapoj, de la kondamno, de la malsaneco, de la sveno. Tiam tuto forgeseco de ĉio, kion nur post longa penado mi povas nun neklare memori.

Ĝis nun, mi ne malfermis la okulojn. Mi sentis ke mi kuŝas sur mia dorso, malligita. Mi levis mian manon kaj ĝi falis peze sur ion malsekan kaj malmolan. Tie mi permesis ĝin resti multajn momentojn, dum mi penis sciiĝi kie kaj kio mi estis. Mi deziregis sed timis uzi miajn okulojn. Mi timis la unuan vidon de miaj ĉirkaŭaĵoj. Ne ĉar mi timis rigardi teruraĵojn, sed mi timis ke estus nenion por vidi. Fine kun malespero en la koro mi rapide malfermis miajn okulojn. Viaj plej malbonaj pensoj tiam estis konfirmataj. La mallumeco de eterna nokto ĉirkaŭis min. Mi klopodis spiri. La denseco de la malheleco śajnis premi kaj sufoki min. La atmosfero estis netolereble densa. Mi kuŝadis kviete, kaj penis pripensi. Mi memoris la inkvizitorajn procedojn, kaj penis el tiuj trovi mian nunan staton. La juĝo estis donita: kaj ŝajnis al mi ke tre longa tempo jam pasis. Sed ne dum unu momento mi supozis ke mi estis vere morta. Tia supozo, spite ĉio, kion ni legas en rakontoj, estas tute