Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vivo estas—kio? Kiamaniere povas ni distingi inter ĝiaj ombroj kaj tiuj de la tombo? Sed se la impresoj de tio, kion mi estas nominta la unua grado ne estas laŭvole revokeblaj, tamen post longa intertempo ĉu ili ne revenas nevokitaj, dum ni miras el kie ili venas? Li kiu neniam svenis, ne estas li kiu trovas strangajn palacojn kaj kurioze-konatajn vizaĝojn en la karboj brilantaj—ne estas li kiu vidas vagantajn en aero malgajajn vidaĵojn kiujn ĉiu persono ne estas permesata vidi—ne estas li kies cerbo konfuziĝas serĉante la signifon de iu muzika kordo, kiu neniam antaŭe altiris lian atenton.

Inter oftaj kaj fervoraj penoj memori, inter diligentaj klopodoj retrovi ian signon de la stato de ŝajnanta malpleneco en kiun mia spirito estis falinta, estas momentoj kiam mi sonĝas pri sukceso, estas mallongaj, tre mallongaj periodoj kiam mi revokas memorojn, kiuj, la klara racio de posta tempo certigas min apartenas al tiu stato de ŝajnanta malkonscieco. Tiuj ombraj memoroj parolas malklare pri altaj figuroj kiuj levis kaj portis min silente malsupren—malsupren—ankoraŭ malsupren—ĝis terura kapturno premis min je la nura ideo de la senfineco de la malsuprenirado. Ili parolas ankaŭ pri malpreciza teruro ĉe mia koro, pro la nenatura kvieteco de tiu koro. Tiam venas memoroj de subita senmoveco de ĉiuj aĵoj, kvazaŭ tiuj, kiuj portis min estis preterkurintaj dum ilia malsuprenirado, la limojn de la senlimaj, kaj estis paŭzintaj pro la lacigeco de ilia laboro. Post tio mi memoras platecon kaj malsekecon; kaj tiam ĉio estas frenezeco—la frenezo de memoro kiu okupas sin pri malpermesitaĵoj.