Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tablo. Unue ili surhavis mienon de bonfarado, kaj ŝajnis blankaj malgrasaj anĝeloj kiuj savus min; sed tiam subite naŭzo envenis mian animon kaj ĉiu fibro en mia korpo vibris kvazaŭ mi estis tuŝinta la fadenon de elektro-produktilo, dum la anĝeloj fariĝis sensignifaj fantomoj havantaj kapojn el flamo, kaj mi vidis ke de ili mi ricevus nenian helpon. Tiam venis en mian animon, simile al riĉa muzika noto, penso pri la dolĉa ripozeco en la tombo. La penso venis malrapide, kaj ŝajnis longtempe antaŭ ol ĝi alvenis al ĝia plena graveco, sed ĵus kiam mia animo fine komencis plene senti kaj kompreni ĝin, la figuroj de la juĝantoj malaperis magie el mia vido, la altaj kandeloj foriĝis; iliaj flamoj estingiĝis tute, la nigreco de mallumeco kovris ĉion, kaj ĉiuj miaj sentoj ŝajnis englutataj en terura rapidega malsuprenirado kvazaŭ de animo en la Inferon. Tiam silento kaj senbrueco kaj nokto kovris la universon.

Mi estis sveninta; sed ankoraŭ mi ne diras ke mia tuta konscieco estis perdita. Tion de ĝi kio restis mi ne penos difini, aŭ eĉ priskribi, sed ĉio ne estis perdita. En la plej profunda dormo—ne! En deliro—ne! En sveno—ne! En morto—ne! Eĉ en la tombo, ĉio ne estas perdita. Alie ne estas senmorteco por la homaro. Vekiĝante el la plej profunda dormado, ni rompas la fadenojn de ia sonĝo. Sed post sekundo (tiel malfortaj estas tiuj fadenoj) ni ne memoras tion kion ni sonĝis. En la reveno al vivo el sveno estas du gradoj; unue tiu de la sentiĝo de spirata, due tiu de la sentiĝo de korpa ekzisteco. Ŝajnas kredinde ke, se atinginte la duan gradon, ni povus revoki la impresojn de la unua, ni trovus tiujn impresojn plenaj de memoroj pri la vivo ekstermonda. Kaj tiu