Paĝo:Poe - La Puto kaj la Pendolo, 1907, Pride.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La Puto kaj la Pendolo

Mi estis malsana, malsana ĝis morto, pro tiu longa agonio, kaj kiam fine oni malligis min kaj permesis al mi sidiĝi, mi sentis ke konscieco estis tuj forlasonta min. La juĝo, la timita kondamno al morto, estis la lasta vorto kiu klare venis en mian orelon. Post tio, la sonado de la inkvizitoraj voĉoj ŝajnis fariĝi nedifinita zumo. Ĝi pensigis min pri turnado, eble pro ĝia simileco en mia fantazio al la zumado de muelilorado. Tio daŭris nur mallongan tempon, kaj baldaŭ mi aŭdis nenion plu. Tamen kelkatempe mi vidis; sed kun kia terura trograndigo! Mi vidis la lipojn de la nigrevestitaj juĝantoj. Ili ŝajnis al mi blankaj,—pli blankaj ol la papero sur kiun mi skribas tiujn ĉi vortojn—kaj maldikaj ĝis groteskeco, maldikegaj pro la grandeco de ilia esprimo de severeco, de nemovebla decideco, de malestimo por homa turmentego. Mi vidis ke la juĝo de tiu, kiu por mi estis la Sorto, ankoraŭ elfluis el tiuj lipoj. Mi vidis ilin formantajn la silabojn de mia nomo, kaj mi tremis ĉar nenia sono venis al mi. Mi vidis ankaŭ, dum malmultaj momentoj de delira teruro, la preskaŭ nevideblan svingadon de la nigraj drapoj kiuj kovris la murojn de la ĉambro. Kaj tiam mia rigardo falis sur la ses altajn kandelojn sur la