Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LIĜEJA
„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? Ĉar Dio nur estas granda Volo, enpenetranta ĉion, pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“
Jozefo Glanvil.


Mi ne povas, por mia animo, memori kiel, kiam aŭ eĉ precize kie mi unue konatiĝis kun la Lady Liĝeja[1]. Longaj jaroj de tiam estas forpasintaj, kaj mia cerbo estas malforta pro intensa suferado. Aŭ eble, mi nun ne povas rememori tiujn punktojn pro tio, ke reale la karaktero de mia amatino, ŝia neordinara klereco, ŝia stranga sedserena speco de beleco, kaj la travibriga kaj ravega elokventeco de ŝia mallaŭta, muzika voĉo, eniris en mian koron per paŝoj tiel firme kaj enŝteleme progresaj, ke ili estis nerimarkataj kaj nekonataj. Tamen, mi kredas, ke mi renkontis ŝin unue kaj plej ofte en iu granda, malnova, ruiniĝanta urbo apud la Rhejno. Pri ŝia familio — preskaŭ certe mi aŭdis ŝin paroli! Tio, ke ĝi estis treege malnova, estas senduba. Liĝeja! Liĝeja! Absorbite en studaĵoj tianaturaj, ke pli ol io alia ili taŭgas

  1. Neniu Esperanta vorto havas la precizan signifon de ama respektego, kiun donas al „Lady“ la poetoj anglalingvaj. Proze ĝi estas titolo, sed poezie tio ne estas necesa. Elparolu Lejdi Liĝ-eja.