Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

liaj recenzoj ankaŭ havigis al li multajn malamikojn, sed la servoj faritaj al vera literaturo per tiu kritiko estis tre grandaj.

La ses noveloj elektitaj por tiu ĉi libro donos bonan ideon minimume pri du flankoj de lia verko. La tri mistikaj rakontoj bone montros la pezajn amasojn da mallumaj koloroj, kiujn li amis enmeti en siajn verkojn. Aliflanke la aldonitaj du komikaĵoj (kiujn aliaj eble nomus skeptikaĵoj) same montros lian fonton da preta sprito kaj plenan bonhumoron. Sed pri ĉio ĉi la leganto mem juĝu.

Birmingham, AnglujoA. Frank Milward.
Aprilo 1923.

NB.La pluraj neologismoj, elĉerpitaj kaj klarigitaj laŭ la Vortaro Fulĉer kaj Long, estas signitaj per „F. L.“