Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ANTAŬPAROLO

La stranga genio de la amerika poeto kaj verkisto Edgar Allen Poe estas kvazaŭ enigmo por kritikistoj. Lia kapablo, trovi por sia artismo esprimon aŭ per profunda melankolio, aŭ per skeptika rido, foje per gaja sprito, kaj eĉ per klera scienco, faras el li figuron gravan tute malproporcie kun la kvanto da verkaĵo de li lasita. Li naskiĝis en 1809 ĉe Boston (Mass. Usono) kaj devenis de familio anglo-irlanda. La melankolio en lia naturo multe profundiĝis pro la frua morto de liaj gepatroj kaj la freneziĝo de lia fratino.

Unue li fariĝis soldato, tiam poeto (lia plej fama poemo „La korvo“ estas konata vastege), kaj poste gazetisto, kritikisto kaj aŭtoro samtempe. Lia edziĝo kun lia kuzino, kiam ŝi nur estis dekkvarjara, malgraŭ kontraŭaj profetoj, daŭris tre feliĉe; sed ŝia frua morto enigis lin en eĉ pli profundan malĝojon, el kiu li neniam plu eliĝis; kaj li mem mortis jam dum sia kvardeka jaro, post longa malsano, parte kaŭzita de liaj penoj akiri forgeson per alkoholo.

La eksterordinaraj ecoj de liaj verkaĵoj kaŭzis kontraŭ li atakojn ĉiuspecajn; liaj kontraŭuloj ne hezitis akuzi lin eĉ pri frenezeco, kaj ne haltis post lia morto, ĉar lia bopatrino devis batali longe kaj akre poste, por defendi lian karakteron. La forta kaj atakema naturo de