Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

metu larĝe la franĝitajn kurtenojn el nigra veluro, kiuj ĉirkaŭis la liton mem. Mi volis, ke li faru ĉion ĉi, por ke mi povu min pretigi, se ne por dormi, almenaŭ por alterne primediti la bildojn, kaj legi etan libron, kiun ni trovis sur la kapkuseno, kaj kiu celis ilin kritiki kaj priskribi.

Longe — longe mi legis — kaj pie, adoreme mi rigardadis. Rapide kaj glore la horoj flugpasis, kaj la profunda noktmezo alvenis. La pozicio de la kandelabro malplaĉis al mi, kaj etendante malfacile mian manon, plivole ol ĝeni mian dormantan valeton, mi metis tiun tiele, ke ĝi ĵetis siajn radiojn pli plene sur la libron.

Sed la ago kaŭzis efekton tute neatenditan. La radioj de la multnombraj kandeloj (ĉar estis multaj), nun falis en niĉon de la ĉambro, kiu ĝis tiam estis profunde ombrita de unu el la litstangoj. Mi tial vidis sub brila lumo ne antaŭe rimarkitan bildon. Tiu estis la portreto de junulino ĵus maturiĝanta al virineco. Mi ekvidis la pentraĵon rapide, kaj tiam fermis miajn okulojn. Kial mi faris tion, ne tuj estis komprenebla eĉ por mia propra percepto. Sed dum miaj palpebroj restis tiel fermitaj, mi trameditis la kaŭzon, kial mi fermis ilin. Tio estis impulsa movo por gajni la tempon por pripensi — por certigi min, ke mia vidpovo ne trompis min — por trankviligi kaj subigi mian imagon, por pli sobra kaj certa rigardo. Post nemultaj minutoj mi denove fikse rigardis la pentraĵon.

Ke mi nun vidas prave, mi nek povis nek volis dubi; ĉar la unua brilo de la kandeloj sur tiun kanvason ŝajne estis foriginta la revan svenon, kiu estis ŝtelanta super miajn sentojn, kaj eksurprizis min tuj al maldorma vivo. La portreto, mi jam estas dirinta, estis tio de juna knabino. Ĝin konsistigis nuraj kapo kaj ŝultroj, pentritaj laŭ tio,