Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gajeco; ĉio da ŝi lumo kaj ridetoj: kaj petolema kiel juna cervidino: amanta kaj prizorganta ĉion: malamanta nur la arton, kiu staris ŝia rivalo: timanta nur la paletron kaj penikojn, kaj aliajn malfeliĉajn instrumentojn, kiuj forprenis de ŝi la vizaĝon de ŝia amanto. Estis tial terura afero por tiu ĉi virineto aŭdi la pentriston parolanta pri sia deziro portreti eĉ sian junan novedzinon. Sed ŝi estis humila kaj obeema, kaj sidadis milde dum multaj semajnoj en la malluma, altloka, tureta ĉambro, kie la lumo tragutis sur la palan kanvason nur de supre. Sed li, la pentristo, trovis gloron en sia verko, kiu daŭris horon post horo, kaj tagon post tago. Kaj li estis pasia, kaj sovaĝa, kaj melankolia viro, kiu perdiĝis en revoj; tiel ke li ne volis vidi ke la lumo, kiu falis tiel mortece en tiun solecan ĉambron, forigas la sanon kaj la spiriton de lia novedzino, kiu velkis videble al ĉiu, nur ne al li. Sed ŝi ankoraŭ ridetis kaj ankoraŭ plu, neplende, ĉar ŝi komprenis, ke la pentristo (kiu estis fame konata) trovas fervoran kaj brulantan plezuron en sia tasko, kaj laboras tage kaj nokte por portreti ŝin, kiu amis lin, sed kiu ĉiutage iĝis pli malvigla kaj malforta. Kaj vere iuj, kiuj vidis la portreton, parolis pri ĝia simileco per mallaŭtaj vortoj, kvazaŭ pri forta mirindaĵo, kaj pruvo ne malpli pri la povo de la pentristo, ol pri lia profunda amo al ŝi, kiun li bildigis tiel superege bone. Sed, post kelka tempo, kiam la verkaĵo alproksimiĝis al sia finiĝo, neniu estis enlasata en la tureton, ĉar la pentristo deliriiĝis pro ardo pri sia verko, kaj malofte forturnis siajn okulojn de la kanvaso, eĉ por rigardi la vizaĝon de sia edzino. Kaj li ne volis vidi, ke la koloriloj, kiujn li ŝmiris sur la kanvason estas eltirataj el la vangoj de ŝi, kiu sidas apud li. Kaj kiam multaj semajnoj estis forpasintaj, kaj nur malmulte restis farota, krom unu tuŝo sur la buŝo,