Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Donu signon.“ — „Jen ĝi“, mi respondis, eltirante trulon[1] el sub la faldoj de mia mantelo.

„Vi ŝercas“, li ekkriis, saltante kelkajn paŝojn posten, „sed ni iru al la amontilado.“

„Konsentite“, mi diris, remetante la ilon sub la mantelon, kaj ree prezentante al li mian brakon. Li apogis sin sur ĝi peze; ni rekomencis nian promenon por serĉi la amontiladon. Ni trapasis aron da malaltaj arkaĵoj, malsupreniris, pasis pluen, kaj, denove malsuprenirante, alvenis en profundan kripton, en kiu la malpureco de la aero igis niajn torĉojn plivole subbruli ol flami.

Ĉe la plej malproksima fino de la kripto aperis alia, malpli vasta. Ĝiaj muroj estis interne kovritaj per homaj restaĵoj, amasigitaj ĝis la volbo super ni, laŭ la metodo en la grandaj katakomboj de Parizo. Tri flankoj de tiu ĉi interna kripto troviĝis ornamitaj tiumaniere. De la kvara la ostoj estis deĵetitaj, kaj kuŝis mikse sur la tero, formante ĉe unu loko amason iom grandan. Interne de la muro tiel malkovrita pro la delokiĝo de la ostoj, ni vidis pli internan alkovon, profundan je ĉirkaŭ kvar futoj, larĝan je tri, kaj altan je ses ĝis sep. Ĝi ŝajnis esti konstruita por neniu speciala utilo, sed formis nure la interspacon inter du el la kolosaj subteniloj de la plafono de la katakomboj, kaj estis enfermita malantaŭe per unu el iliaj ĉirkaŭlimigantaj muroj el solida granito.

Senfrukte Fortunato, levante sian nebulan torĉon, penis spioni en la profundon de la alkovo. Ĝian finon la malvigla lumo ne ebligis al ni vidi.

„Antaŭen“, mi diris, „tie ĉi kuŝas la amontilado. Kaj pri Lukesio —“

  1. Vortludo netradukebla. Angle mason = „framasono“ kaj „masonisto“.