Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ankoraŭ elsendis la kuriozan kaj forte aroman odoron de tiu ligno. Inter la dua kaj la tria kestoj ne troviĝis iu interspaco — la unu akurate sidis en la alia.

Forigante la trian keston ni trovis kaj elprenis la mumion mem. Ni estis ekspektintaj trovi ĝin, kiel ordinare, volvita per multaj vindaĵoj aŭ bandaĝoj el lintolo; sed, anstataŭ tiuj ĉi, ni trovis specon de ingo, farita el papiruso kaj kovrita per tavolo el gipso, dike orumita kaj pentrita. La pentraĵoj prezentis temojn rilatajn al la diversaj supozitaj devoj de la animo, kaj ĝia prezentado al kelkaj diaĵoj, kune kun numeraj identaj homaj figuroj, intencitaj tre kredeble kiel portretoj de la balzamito.

Etendiĝante de la kapo ĝis la piedoj troviĝis kolona, aŭ vertikala surskribaĵo el fonetikaj hieroglifoj, donante denove liajn nomon kaj titolojn, kaj la nomojn kaj titolojn de liaj parencoj. Ĉirkaŭ la kolo tiele eningigita estis kolumo el cilindraj vitraj eroj, diverse kolorigitaj kaj tiamaniere aranĝitaj, ke ili formis bildojn de diaĵoj, de la skarabo ktp., kune kun la flugilhava globuso. Ĉirkaŭ la talio troviĝis simila kolumo aŭ zono.

Depreninte la papiruson ni trovis la karnon bonege konservita kun neniu perceptebla odoro. La koloro estis ruĝeta. La haŭto estis malmola, glata kaj brileta. La dentoj kaj la haroj troviĝis bonstataj. La okuloj (ŝajne) estis forigitaj, kaj anstataŭigitaj per vitraj okuloj, kiuj estis tre belaj kaj mirinde vivosimilaj, esceptante ilian iom tro fiksitan rigardegon. La fingroj kaj la ungoj estis brile orumitaj.

Sinjoro Glidono opiniis, pro la ruĝeco de la epidermo, ke la balzamado estis efektivigita tute per asfalto, sed skrapante la surfacon per ŝtala ilo, kaj ĵetante en la fajron iom de la pulvoro tiel formita, la aromon de kaniforo kaj aliaj dolĉe odoraj gumoj ni rimarkis.