Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

palpebrumis rapide kelkajn minutojn, kiel sinjoro Barnes en la pantomimo; due ĝi ternis; trie ĝi sin levis; kvare ĝi svingis la pugnon antaŭ la vizaĝo de D-ro Prohonoro; kvine sin turnante al sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, ĝi ilin alparolis, per tre bona egipta lingvaĵo, jene:

„Mi devas diri, sinjoroj, ke via konduto tiom surprizas, kiom dolorigas min. Pri D-ro Prohonoro nenion pli bonan mi atendis; li estas kompatinda eta grasa malsaĝulo, kiu ne scias pli bonan konduton. Mi pardonas kaj kompatas lin. Sed vi, sinjoro Glidono — kaj vi, Silko — kiuj estas vojaĝintaj kaj loĝintaj en Egiptujo ĝis oni povas imagi ke vi naskiĝis tie, — vi, mi diras, kiuj tiom restis inter ni, ke vi parolas egipte egale bone, miaopinie, kiel vi skribas vian nacian lingvon — vi, kiujn oni ĉiam rigardas kiel la firmajn amikojn de mumioj — mi reale atendis pli ĝentilan konduton de vi. Kion mi povas pensi pri tio, ke vi staris apude kviete, kaj rigardis min tiel malbone traktatan? Kion mi devas supozi pri tio, ke vi permesis al iu ajn aĉulo senigi min de miaj ĉerkoj kaj miaj vestaĵoj, sub tiu ĉi treege malvarma klimato? Laŭ kiu vidpunkto (malmultvorte) devas mi rigardi vian helpadon kaj subtenadon al tiu senvalora friponeto, D-ro Prohonoro, kiam li tiris al mi la nazon?“

Oni supozus, sendube, ke, aŭdante tiun ĉi parolon sub tiaj cirkonstancoj, ni ĉiuj aŭ iris rekte tra la pordo, aŭ histeriiĝis fortege, aŭ svenis kune. Unu el tiuj ĉi estis certe atendebla. Efektive iuj kaj ĉiuj ĉi specoj de konduto estus tre kontentige sekvataj. Kaj certe mi ne scias, kiel aŭ kial ni sekvis nek unu nek la aliajn. Sed eble la vera kialo estas trovebla en la spirito de la tempo, kiu agas tute laŭ la regulo de la malo, kaj estas nun kutime konfesata, kiel la solvo de ĉiu speco de paradokso kaj neeblaĵo. Aŭ eble, malgraŭ ĉio, nur la ekstreme