Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diris mia amiko, kaj treege mallaŭtigis sian voĉon, travibrigante min per la mistero en sia tono.

„Absoluta fajrmanĝanto, sen ia eraro. Li montris tion, mi opinias, efike dum la grandega marĉa batalo, sude, kontraŭ la Bugabuaj kaj Kikapuaj Indianoj.“ (Jen mia amiko malfermis larĝe siajn okulojn.) „Benu mia animo! sango kaj tondro! kaj ĉio tio! — Mirindaĵoj de kuraĝo! — vi estas aŭdinta, kompreneble? — vi scias, li estas la homo —“

„Homo viva! kiel vi sanas? Nu! kiel vi fartas? tre ĝojas vidi vin, treege!“ nun interrompe diris la generalo mem, ekprenante la manon de mia kunulo dum li alproksimiĝis, kaj kliniĝante rigide sed profunde, kiam mi estis prezentata. Mi tiam pensis, kaj mi ankoraŭ tiel opinias, ke mi neniam aŭdis pli fortan voĉon, nek vidis pli bonan aron da dentoj; sed mi devas diri, ke mi bedaŭris interrompon je tiu momento, ĉar pro la flustroj kaj subsugestioj de mia amiko, mia intereso tre ekscitiĝis pri la heroo de la Bugabua kaj Kikapua militiro.

Tamen, la rave klariga parolo de Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith baldaŭ plene forpelis tiun ĉi ĉagrenon. Mia amiko nin forlasis tuj, kaj ni ĝuis sufiĉe longan konversacion, kaj mi troviĝis ne nur plaĉata sed reale instruata. Mi neniam aŭdis pli fluan parolanton, nek viron kun pli da ĝenerala scio. Pro taŭga modesteco li neniam, spite tion, tuŝis la temon, kiun mi tiam plej deziris diskuti — mi aludas la misterajn cirkonstancojn ĉirkaŭ la Bugabua milito — kaj miaparte, tio, kio mi konjektas estas taŭga delikata sento, malpermesis ke mi komencu la temon, kvankam vere, mi treege estis tentata tion fari. Mi rimarkis ankaŭ, ke la brava soldato preferas temojn kun filozofia intereso, kaj ke li ĝojas speciale komenti pri la rapida antaŭeniro