Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kruroj. Ĉiu spertulo pri tiaj aferoj konfesis, ke liaj kruroj estas bonaj. Ili havis nek tro multe nek tro malmulte da karno — nek krudecon, nek trodelikatecon. Mi ne povis imagi pli gracian kurbon ol tiun de la os femoris, kaj troviĝis ĝuste tia elstaraĵo malantaŭ la fibulo, kiu necesas por formi korekte proporcian tibikarnon. Mi volas, pro Dio, ke mia juna kaj talenta amiko, la skulptisto Pecsurpeco, nur estus vidinta la krurojn de Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.

Sed kvankam viroj tiel absolute belaspektaj ne troviĝas tiel abundaj kiel kialoj aŭ rubusoj, tamen mi ne povas igi al mi kredi, ke la rimarkinda io, kion mi ĵus aludis — ke la stranga „mi—ne—scias—kion“, kiu ĉirkaŭis mian novan konatulon — kuŝas tute, aŭ eĉ iom ajn, en la superega boneco de liaj korpaj naturdotoj. Eble oni povas rilatigi ĝin al la mieno — sed pri tio, ankaŭ, mi ne povas pretendi certecon. Montriĝis certe precizeco, aŭ eĉ eble, rigideco en lia sinteno — grado de malrapida, kaj, se mi permesiĝas tiel esprimi ĝin, de orta precizeco en ĉiuj liaj movoj, kiu, rimarkite pri pli malgranda figuro, estus enhavinta la plej iometan nuancon de afekto, fiimponeco aŭ nelibereco, sed kiun, rimarkitan pri sinjoro kun liaj sendubaj mezuroj, volonte oni estus atribuanta al rezervemo, memfiero — aŭ mallonge, al laŭdinda scio pri tio, kion meritas kolosaj proporcioj.

La bonkora amiko, kiu min prezentis al generalo Smith, flustris en mia orelo kelkajn vortojn komentajn pri la viro. Li estas tre rimarkinda viro — tre rimarkinda viro — fakte, unu el la plej rimarkindaj viroj de sia propra periodo. Li estas aparta favorato ankaŭ de la sinjorinoj — precipe pro sia alta reputacio pri kuraĝo.

„Tiupunkte li staras sen rivalo — efektive li estas nepra desperado — absoluta fajrmanĝanto, senerare“,