Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aparte imponan. Plenigis la tutan viron eminenta mieno, kiu montris altan edukadon, kaj aludetis altan devenon. Pri ĉi tiu temo — la persona aspekto de Smith — estante detala, mi trovis specon de melankolia kontentiĝo. Lia hararo certe honorus iun ajn Bruton; nenio povis esti pli riĉe flua, aŭ posedi pli belan brilon. Ĝi estis gagate[1] nigra — kiu ankaŭ estis la koloro, aŭ pli prave la nekoloro de liaj neimageblaj vangharoj. Oni rimarkos, ke mi ne povas paroli pri tiuj ĉi sen entuziasmo; eĉ ne estus troe; se mi dirus, ke ili estis la plej bela aro de vangharoj sub la suno. Iuokaze, ili ĉirkaŭis, kaj iafoje parte ombris buŝon absolute neegalitan. Jen estis la plej glate ebenaj, kaj la plej brile blankaj el ĉiuj imageblaj dentoj. De inter ili, je ĉiu propra okazo, elvenis voĉo kun superega klareco, melodio kaj forteco. Rilate la okulojn, ankaŭ, mia konatulo estis plejsupere provizita. Iu el tia paro egale valorus duon da ordinaraj okulaj organoj. Kolore ili estis avelaj, treege grandaj kaj lumaj, kaj perceptebliĝis en ili, foje kaj ree, ĝuste tiu kvanto da interesa oblikveco, kiu aldonas signifon al la esprimo.

La brusto de la generalo estis sendube la plej bela brusto, kiun mi iam vidis. Eĉ por via vivo, vi ne povus trovi ian difekton ĉe ĝiaj mirindaj konturoj. Tiu ĉi malofta strangeco kontrastis tre bone paron da ŝultroj, kiu estus kaŭzinta ruĝiĝon eniri la vizaĝon de la marmora Apolo pro konscia malsupereco. Mi havas pasion por belegaj ŝultroj kaj povas diri, ke mi neniam vidis iujn perfektajn antaŭe. La tutaj brakoj estis admirinde formitaj. Kaj la malsupraj membroj ne estis malpli superegaj. Tiuj ĉi estis, efektive, la plej bonegaj el bonaj

  1. Gagato = mineralo treege nigra, angl. „jet“, franc. „jais“, germ. „Pechkohle“.