Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La unua oportuno, kiu sin prezentis, kaj kiun (bedaŭrinde) mi neniel skrupulis ekkapti, okazis ĉe la preĝejo de lia pastra moŝto, D-ro Tamburvokuilin, kie mi troviĝis unu dimanĉon, precize je predika tempo, ne nur sur la sidejo, sed ankaŭ flanke de tiu inda kaj informema mia amikino, fraŭlino Tabito T. Tiel sidante, mi min gratulis, kaj tre racie, pri la tre feliĉa aferstato. Se iu scias ion pri Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith, tiu persono, por mi ŝajnis certe, estas fraŭlino Tabito T. Ni telegrafis kelkajn signalojn, kaj tiam komencis, subvoĉe, viglan konversacion.

„Smith!“ ŝi diris, responde al mia tre serioza demando, „Smith! — kio, ne generalo Johano A. B. C.? Benu min, mi kredis, ke vi scias ĉion pri li! Tiu ĉi estas mirinde inventema epoko! Terura afero tio estis! Sangema aro da friponoj la Kikapuoj! Batalis kiel heroo — mirindaĵoj de kuraĝo — nemortebla fameco! Smith, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.! Nu, vi scias, li estas la homo —“

„La homo“, jen interrompis D-ro Tamburvokuilin laŭtegvoĉe, kaj kun pugnofrapo, kiu preskaŭ defaligis la katedron sur nin. „La homo, kiu naskiĝas de virino, havas nur mallongan tempon por travivi; li kreskas kaj estas detranĉita kiel floro!“ Mi glitis al la fino de la sidejo, kaj rimarkis per la koleretaj rigardoj de la pastro, ke la kolero, kiu preskaŭ estis fatala por la katedro, estas incitita de la flustroj de l’ fraŭlino kaj mi. Ne restis ia helprimedo; do ni submetiĝis sufiĉe kompleze kaj aŭskultis, per la tuta martiriĝo de digna silento, la ceteron de tiu tre bona prediko.

La proksiman vesperon mi troviĝis iom malfrue, vizitante la Rantapolan teatron, kie mi kredis min certa tuj kontentigi mian scivolon, nur per paŝo en la loĝion de