Paĝo:Poe - Ses Noveloj, 1924, Milward.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

viro — kaj la diluvoj de la rivero fluegis malsupren — kaj la rivero turmentiĝis en ŝaŭmon — kaj la nimfeoj akre kriis en siajn bedojn — kaj la arbarego defalis antaŭ la vento — kaj la tondro rulmuĝis, kaj la fulmo ekbrilis — kaj la roko ŝancelis plene ĝis sia fundamento. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco; sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.

Tiam mi koleriĝis kaj malbenis, per malbeno de silento, la riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaregon, kaj la ĉielon, kaj la tondron, kaj la sopirojn de la nimfeoj. Kaj ili fariĝis malbenitaj, kaj iĝis silentaj. Kaj la luno ĉesis ŝanceli supren laŭ sia vojo sur la ĉielo — kaj la tondro mortis — kaj la fulmo ne ekbrilis — kaj la nuboj pendis senmove — kaj la akvoj defalis ĝis sia ĝusta nivelo, kaj restis — kaj laŭ arboj ĉesis svingiĝi — kaj la nimfeoj ne plu sopiris — kaj ne aŭdiĝis plu la murmuro de inter ili, nek ia nuanco de sono tute tra la vastega senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la roko, kaj ili estis ŝanĝitaj — kaj la literoj estis ,la silento‘.

Kaj miaj okuloj ekvidis la vizaĝon de la viro, kaj lia vizaĝo aspektis pala pro teruro. Kaj rapide li levis la manon de sia kapo, kaj stariĝis sur la roko kaj aŭskultis. Sed aŭdiĝis nenia voĉo tute tra la vastega senlima dezerto, kaj la literoj sur la roko estis ,la silento‘. Kaj la viro tremegis kaj forturnis la vizaĝon kaj kuris for rapide, tiel, ke mi ne lin vidis plu.“

Nu, troviĝas multaj belaj rakontoj en la libroj de la magiistoj, en la ferligitaj libroj de la magiistoj. En tiuj ĉi, mi diras, troviĝas gloraj historioj pri la ĉielo kaj pri la tero, kaj pri la fortega maro — kaj pri la ĝenioj, kiuj