Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

posteuloj. La manuskripto de l’ „Poemo“, trovita en la Spasska monaĥejo de l’ urbo Jaroslavl, laŭ la skribmaniero kaj papero, apartenas al la fino de l’ XIV-a aŭ al la komenco de l’ XV centjaroj, kaj la lingvo mem de l’ „Poemo“ prezentas la plej proksiman parencecon kun la rusa popola poezio de l’ XII—XIII-aj centjaroj.

Kanto unua. Enkonduko de l’ kantisto[1].

Ĉu ni ne farus bone, fratoj, se ni ekrakontus je l’ antikva maniero la malgajan historion pri la militiro de Igorj, filo Svjatoslava?

Sed ni komencos tiun kanton laŭ la rakontoj de niaj samtempuloj, ne laŭ la elpensado Bojana. Bojano la profeta, kiam li volis iun ekkanti, disfluadis per siaj pensoj tra la tuta arbo (anima); li kuradis sube sur tero, kiel griza lupo; kiel blaŭa aglo inter la nuboj[2].

Li ekmemoras do la malpacojn de l’ antaŭaj tempoj kaj flugigas tiam dek

  1. Per tiaj enkondukoj (eksordium’oj) estis ordinare komencata ĉiu epopeo de l’ Homera tempo. — Bojano anstataŭas ĉi-tie la Muzon. — Bojano — mita kantisto el la tempo de Vseslavo, princo Polocka, mortinta en la jaro 1101; li estas nomata „profeta“ ne nur en la senco de saĝulo, sed ankaŭ, kiel sorĉisto.
  2. La aŭtoro de l’ „Poemo“ prezentas diversajn kapablojn de l’ homa kreanta animo, kiel branĉojn de l’ imaga spirita arbo. Poeta fantazio de Bojano ĉirkaŭflugadis ĉiujn branĉojn de tiu arbo, — kuradis sube sur la tero, kiel lupo, kaj leviĝadis super ĉio tera, kiel aglo meze de l’ nuboj.