Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sunojn;[1] kaj en la nuboj tremas blaŭaj fulmoj: forte ektondros baldaŭ, kaj sendos la sagojn la pluvego de Dono la granda.

Tie elrompos la rusoj la ponardegojn, tie ili malakrigos la glavojn kontraŭ la kaskoj polovecaj, ĉe la Kajala-rivero[2] ĉe Dono la granda. Ho rusa lando jam ci estas trans la monto!

Jen la ventoj, Stribogaj[3] nepoj, blovigas jam sagojn de l’ maro al la brava Igorja militistaro.

Ĝemas la tero, malklare fluas la riveroj, kovras la polvo la kampojn, parolas… la standaroj…[4] La polovecoj venas de Dono kaj de l’ maro, kaj deĉiufianke ili jam ĉirkaŭas la rusan militistaron.

La diablidoj per siaj krioj la kampojn plenigis, kaj la bravaj Rusoj — per purpuraj ŝildoj.

Jar-tur“ (Flambovo) Vsevolod, jen vi staras en batalo, disĵetas la sagojn al la malamikoj, tondrigas la ŝtalajn glavojn je iliaj kaskoj. Kie la brava bovo trarajdas, per sia ora kasko briligante, tie jam kuŝas malpiaj kapoj polovecaj, tie estas disfenditaj per akraj glavoj la kaskoj ovaraj[5] — kaj vi tion faris,

  1. 4 sunoj t. e. Igorj lia frato, Vsevolod; ilia nepo — Svjatoslavo. Olegido de Rylsk, kaj filo Igorja Vladimir Putivla.
  2. Laŭ la historiisto Karamzin, Kajala estas nomo de l’ rivero Kagalki, enfluanta en Donon. Sed laŭ la opinio de l’ esplorantoj Smirnov kaj Barsov, la Dono mem estas simboligita, kiel „Kompat-rivero“, rivero de ĉagreno kaj larmoj: ili devenigas la alnomon „Kajala“ de l’ verbo „kajati“ — konsideri iun, kiel malfeliĉan, kompatindan.
  3. Stribogo — Dio de Vento.
  4. Standardoj, bruante pro la Vento, kvazaŭ parolas ion.
  5. Avara nacio, vivanta ankoraŭ nuntempe inter la teritorioj Gruzina kaj Ĉerkesa.