das: nebulo kovras la kampojn, eksilentis la najtingalaj kantoj, kaj la monedoj ekkrias. Bravaj rusoj trabaras la vastajn kampojn per purpuraj ŝildoj: ili ja serĉas por si mem honoron
kaj por la princo gloron.
Kanto tria: venko.
De frumatene vendredon la rusoj eltredis (disbatis) malpian militistaron polovecan, kaj kvazaŭ sagoj, disrajdante sur la kampo, forrajdigis la belajn fraŭlinojn polovecajn kaj kun ili orajn ornamaĵojn, tapiŝojn orteksitajn kaj multekostajn ŝtofojn velurajn, el la manteloj „japoncoj“[1], ledaj vestoj kaj ĉiuspecaj ornamvestaĵoj polevecaj oni tuj ekkonstruis la pontojn tra la marĉoj kaj kotaj lokoj. Purpura standardo, blanka horugvo[2], purpurkolora „ĉolko“[3], arĝenta ponardego — por la brava Svjatoslavido!
Dormetas en la kampo idoj de Olega brava nesto. Malproksimen ili transflugis… Sed naskiĝis ja ili ne por perei de falko aŭ akcipitro, aŭ de ci, nigra korvo, idolista Polovcano!
Kuras, kiel griza lupo, Gzako,[4] kaj Konĉako laŭ liaj postsignoj sin direktas al Dono la granda. La morgaŭan tagon, frue-fruege, sangkolora matenruĝo la lumon anoncas. Nigraj nuboj venas de la maro, volas kovri kvar