Paĝo:Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava nepo Olega 1908.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas Svjatoslavidoj! Ekselu do, frato mia, viajn rapidajn ĉevalojn, kaj la miaj estas pretaj por vi, jam selitaj ankoraŭ apud Kursko! Miaj Kurskanoj — herooj, bone konataj al vi: ĉe trumpetoj — vinditaj, en la kaskoj — vartitaj, per ponardegoj nutritaj: la vojon kaj kavegon ili konas ja bone, ili streĉis jam la pafarkojn, malfermis la sagujojn, akrigis la glavojn, ili mem saltas, kiel grizaj lupoj tra la kampo: ili serĉas por si mem honoron, kaj por la princo gloron!“ Tiam metis Igorj princo la piedojn en la orajn ingojn kaj ekrajdis tra la vasta kampo. La suno mallumiĝa baradis al li la vojon,[1] kaj la nokto, per fulmotondro ĝemante, ekvekis la birdojn; pro fajfado de l’ bestoj ili kunflugis amase. Ekkriis Divo[2] supre sur arbo kaj ordonas, ke oni lin aŭdu — al la fremda lando, al Volga kaj Ĉemaro[3] kaj Ĉesula, kaj Suroĵo[4] kaj Korsuno[5] kaj al vi, ŝtipo tmutorakanja[6].

Kaj la Polovecoj sur la netrairitaj vojoj ekkuris al Dono la granda. Krakadas iliaj veturiloj meznokte, kvazaŭ cignoj disflugintaj. Igorj al Dono kondukas la militistaron… Kaj jam lia venonta malsukceso preparas la manĝon por la birdoj sur la kverkoj; la lupoj en la kavegoj antaŭblekas la minacan malfeliĉon; la agloj, klektante, vokas la bestojn al la ostoj; la vulpoj bojas al la purpuraj ŝildoj. — Ho, rusa lando! Ci estas jam trans la monto!.. Longe daŭras la nokto. Matenruĝon oni ne vi-

  1. Malbona antaŭsigno por Igorj!
  2. Monstro, mita enkorpiĝo de l’ ideo pri malbona sorto, mizero, malfeliĉo.
  3. Bordoj de l’ maro kaj de l’ rivero Sula.
  4. Urbo Sudak.
  5. Nuna Ersono.
  6. Verŝajne, idolo, starigita de l’ polovecoj sur bordo de l’ Azova maro