Paĝo:Pola Esperantisto - Majo 1931.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ESPERANTO-JUBILEO EN MALMÖ KAJ MIA VOJAĜO DANUJON.

Jam antaŭ kelkaj monatoj Samideano Holger Hansen el Holbäk demandis min, ĉu mi vojaĝos Danlandon por propagandi esperanton kaj samtempe doni kelkajn detalojn pri la vivo de mia kolego universitata Zamenhof, kreinto de la lingvo. Mi volonte respondis jese al tiu agrabla propono, ĉar mi estas iom vojaĝema kaj propagandema. Esperanto estas ja lingvo, kiu devas esti kiel eble plej rapide enkondukita ĉie por plifaciligi internaciajn rilatojn, tamen devas esti propagandata tiamaniere, ke ĉiuj nacianoj vidu laŭ la viva ekzemplo, ke ĝi estas facile komprenebla kaj aplikebla.

Tio ne povas okazi alimaniere ol pere de ofta montrado al ne komprenantaj ĝis nun diversfakuloj, ke iu ajn naciano alveninte fremdlanden tuj estas traktata kiel samlingvano, preskaŭ kiel samlandano. Ĉu tia praktika leciono de facilaj interrilatoj kun alilandanoj ne efikas plej taŭge al ĵurnalistoj, estraranoj, registaranoj kaj ĉiuj ĝis nun ne komprenemuloj? Mi tion rimarkis jam ofte, kaj volis apliki tiun mian observacion okaze de mia nuna ekskurso Svedujon kaj Danujon.

En Malmö mi tuj rimarkis, ke la organizo de mia propagando estis perfekta dank’ al penadoj de s-ro Holger Hansen, Erik Andersson kaj aliaj samideanoj, kies nomojn mi nun ne citas, ĉar ili estis multegaj. Eble kelkajn mi devos citi dum miaj postaj priparoloj de la tuta afero. Nun mi volas nur priskribi mian impreson el Malmö, kie mi estis tuj post mia alveno cirkaŭita de ĵurnalistoj kaj fotografistoj, kiel iu ajn interesa stelulino el Hollywood. Mi estis neniam tiel intervjuita kaj fotografita en mia vivo. Oni treege ekinteresiĝis pri la lingvo tiom facila, pri kiu multaj ĵurnalistoj ĝis nun eble nek multe sciis nek imagadis, ke iu alinaciano veninte fremdlandon povas tiel facile interrilati kaj interparoli tiun ĉi lingvon, kiu estas nek franca, nek angla aŭ germana, sed artefarita, elpensita de pola kuracisto — Zamenhof.

Dum niaj amikaj kunvenoj kun svedaj kaj danaj samideanoj,