Paĝo:Pola Esperantisto - Majo 1931.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiuj multenombre alvenis el Kopenhago, ni elvokis inter la loĝantaro de Malmö ekinteresiĝon pri tiel praktika apliko de la lingvo artefarita kaj tamen viva. Oni vidis nin gaje interparolantaj, kio neniam okazis dum la internaciaj kongresoj kaj kunvenoj. Mi nur bedaŭras, ke ĝis nun ne multaj fraŭlinoj kaj virinoj partoprenas la lernadon de la lingvo, ĉar tio plivigligus la movadon. S-inoj Noll, Blicher, Frils estis tamen bonega pruvo, ke la lingvo esperanto estas sammaniere taŭga por konversacio kiel franca kaj germana aŭ angla.

Mia radioparolado el Malmö estis disaŭdigata en Svedujo, Danujo, Anglujo — el ĉiuj landoj, kaj eĉ el Varŝavo (S-ino Cense) mi ricevis sciigojn, ke oni aŭskultis ĝin kaj estis kontenta aŭdi ion pri miaj rilatoj kun Zamenhof dum nia komuna studado en Varŝava Universitato.

Mi devas konstati, ke polaj konsulejoj en Malmö, poste en Kopenhago kaj Odense, same kiel danaj registaranoj, tre simpatieme akceptis mian ĉeeston kaj helpis dum mia vojaĝo.

Ankaŭ en sciencaj precipe en kuracistaj rondoj mi kaj mia propagando de la esperanto vekis intereson. Mi havis okazon ofte rekomendi la lingvon, kiel tre taŭgan por plifaciligi niajn sciencajn interrilatojn dum internaciaj kongresoj, kunvenoj kaj sciencaj vojaĝoj.

Hodiaŭ mi devas limigi mian raporton, sed mi esperas, ke en la venonta n-ro mi povos priparoli pli detale mian postan ekskurson.

O. Bujwid.
LETERO EL DANUJO.

Karaj polaj gesamideanoj!

Antaŭ 2 jaroj mi faris viziton en via ĉarma urbo Kraków, kaj kvankam mi tie povis resti nur dum 2 tagoj, mi tamen portis hejmen de tie neforgeseblajn impresojn ĉiajn, dank’ al la tieaj modelaj gesamideanoj. Kiom bone mi memoras la akcepton de mi en la stacidomo por s-roj Wiesenberger kaj Hodakowski kaj postan agrablegan kuneston kun ili kaj aliaj same afablaj geamikoj! Ili iun vesperon prezentis min al via altesmita, fama sciencisto kaj fervora Esperantisto Profesoro Dro Odo Bujwid. Mi min sentis per tio treege honorata kaj rakontis al li, kiom feliĉaj ni, danaj Esperantistoj, estus, se li iam bonvolus nin viziti por montri al nia skeptika publiko, ke li — fama sciencisto — kredas je Esperanto. La modesta Profesoro rifuzis ĉiun laŭdon, sed je mia granda ĝojo li promesis viziti Danujon, se la danaj Esperantistoj invitus lin.

Pasis 1½ jaroj, kaj mi dume fariĝis komisario de Centra Dana Esperantista Ligo pri paroladvojaĝoj de fremdlandanoj. Mi ekmemoris la promeson de Prof. Bujwid, skribis al li, ĉu li povus fari paroladvojaĝon en nuna jaro kaj ricevis afablan jesan respondon. Revo fariĝis realaĵo. La Esperantistaro de 5 danaj urboj: Köbenhavn, Holbäk, Arhus, Sönderborg kaj Odense krom la sveda urbo Malmö sendis invitojn, kaj venis al ni la kara gasto. Post la vizito en Malmö li la 8-an de aprilo alvenis al nia ĉefurbo, kaj eĉ hodiaŭ li estas en nia lando. Li ne venis por ripozi, sed por, kiel honorinda apostolo, prediki la gravecon de nia movado. Valoregan helpon Prof. Bujwid donis al la dana Esperant-movado. Oficialaj rondoj lin invitis, la gaze-