Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuniĝis kun li en spirito, kaj mi rekomendis mian patron al Dio. Tiel ni restis tre longe, kaj la vento blovis kun plia forteco; densaj nigraj nuboj ĉirkaŭis nin, kaj la nokto ekvenis preskaŭ subite. Tamen nia ligna horloĝo apenaŭ estis sonorinta la trian horon.

— Bona Dio, havu kompaton al li! parolis la avo, sed li nun de longe trapasis la arbaron, kaj jam ne estas elmetita al tiu ventego. Kion li kredeble timas pro ni!

Dum la tuta tago ni havis tiom da okupadoj, ke ni tute forgesis manĝi, kaj mi kvazaŭ mortis de malsato. En tiu momento, mi atentiĝis mian avon pri la blekado de la kaprino.

— Kompatinda Blankineto! diris li. Ŝi suferas pro troa lakto; ŝi vokas nin. Lumigu la lampon; ni melkos ŝin kaj vespermanĝos.

— Ni ankaŭ matenmanĝos, aveto!

Tiu ĉi parolo igis lin rideti, kaj kiel mi povis vidi per la heleco de la lampo, li ŝajnis pli trankvila kaj tio iom kuraĝigis min. Tamen la vento fortege muĝis. Ĝi enbloviĝis sub la tegmentaj tabuletoj, kiuj krake tremis kaj oni povus kredi, ke la tuta tegmento estu forblovota. Ĉiumomente mi levis la kapon.

— Ne timu, diris mia avo. Tiu ĉi domo eltenis multajn aliajn ventegojn. La lignaj tabuletoj de la tege