Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

obeo; promesu al mi korektiĝi. Dio permesis tion, kion ni vidas, kaj mi devas konfesi, ke nek via avo nek mi antaŭvidis la ekstreman embarason en kiu ni troviĝas. Si ne estus supozintaj hieraŭ vespere, ke nia situacio estus tiel malfacila hodiaŭ, ni estus uzintaj la helpon de Petro por forporti la avon.

Kiam mi vidis mian patron tuj forirontan, mi prezentis al li beletan enpajligitan botelon, kie restis iom da vino kaj kiun mi estis kunportinta la antaŭan tagon.

— Prenu ĝin, mi diris; vi pli bezonos ĝin ol ni hodiaŭ. Vi scias, ke mia kara patrino donacis al mi tiun ĉi botelon la unuan fojon, kiam mi foriris por viziti vin sur la monto: mi ĝojas, ke ĝi utilu en cirkonstanco tiel grava por vi kaj por ni.

— Mario! ekkriis mia patro kun emocio; ŝi ripozas en paco. Kaj denove li premis min en siaj brakoj por memoro al la patrino, kiu ne plu povis karesi min.

Ni elirigis la bovinaron, kiu ŝajnis tre mirigita trovi la teron kovrita de neĝo. Kelkaj bovinoj foriĝis kaj kuris ĉirkaŭ la farmdomo: fine ili komencis kune formarŝi. Post kelkaj paŝoj mia patro malaperis kun ili en la neĝblovadoj.

Oni jam ne vidis ilin plu, sed mia avo ŝajnis ĉiam sekvi ilin per la okuloj. Li estis apoganta sin sur la fenestro, dirante nenion, sed liaj lipoj ŝajnis elparoli kelkajn vortojn; li restadis senmove kun plektitaj manoj. Lia pia silento igis min kompreni mian devon, mi